Bonvenon en la Esperanto-Muzeo, kultura entrepreno kaj organiza parto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estiĝis dank' al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto.
La muzeo estis solene inaŭgurita ** la 20-an de septembro 2008**. Ĝi situas en teretaĝo de la romantika Domo de Ottendorfer, situanta rande de la ĉefplaco, kaj ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, ĈEA, la urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono). La domo estas posedaĵo de la urbo, administrata de la Urba Muzeo kaj Galerio kaj Esperanto-Muzeo estas tie en senpaga luo. Rekompence ĈEA garantias per propraj fortoj kaj rimedoj teni la ejon funkcikapabla, okazigi ĉiujare novajn ekspoziciojn, organizi aranĝojn kaj por esperantistoj, kaj por la loka publiko kaj pere de Esperanto senpage diskonigi la urbon kaj la regionon eksterlande. Granda parto de la interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Temas pri senprofita projekto certigita plene per senpaga laboro de volontuloj el la urbo kaj el la resto de la lando.
La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas arigi, katalogigi, prilabori, konservi kaj alirebligi al la vasta publiko kaj la tutmonda esperantistaro informojn kaj kolektmaterialojn pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn. La muzeo prilaboras kaj alirebligas Esperanto-bibliotekon kaj arkivon kaj vendas Esperanto-librojn.
La lastaj antaŭaj ekspozicioj, pri kiuj ni ofertas al vi fotogaleriojn, nomiĝis: Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo (2015/2017), Esperanto kaj kolektado (2014/15), Esperanto kaj muzoj (2013/14), 125 jaroj de Esperanto (2012/2013), Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto (2011/12).
En 2017 estis realigita la temo La Homo kontraŭ Babelo, dediĉita precipe al d-ro Zamenhof (omaĝe al 100 jaroj depost lia forpaso) kaj pioniroj de Esperanto en Ĉeĥio F. V. Lorenc kaj Th. Čejka, kaj en 2018 100 jaroj de la respubliko ka 10 jaroj de la muzeo.
La 14-an de septembro 2019 estis inaŭguritaj du temaj ekspozicioj: „50 jaroj ekde renovigo de la tutŝtata Esperanto-organizo“ kaj „Junulara Esperanto-movado“. Inaŭguro de la nuntempa nova ekspozicio Universalaj Kongresoj okazis kadre de la Septembra renkontiĝo en la muzeo (3.-5.9.2021). Pri la bunta akompana programo oni povas legi en tiu ĉi artikolo.
Krom ekspoziciaj paneloj kaj libro- kaj tablovitrinoj por vizitantoj disponeblas ankaŭ presaĵoj por foliumado, dosierujoj kun kompletigaj informoj, komputilo por esploranto kun gazetoteko kaj la baza studliteraturo kaj multmediaj dosieroj en la interaga tuŝpanelo.
Ekde oktobro 2011 la muzeo estas ankaŭ oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tamen en la ejo troviĝas neniu ĈEA-oficejo.
Interesitoj, por kiuj malfacila viziti nin fizike, povas almenaŭ trarigardi nian Fotogalerion kaj en niajn multmediajn albumojn en Ipernitio.
La urbo Svitavy situas fakte en centro de Ĉeĥio, en milda kaj turisme alloga regiono de Bohemia-moravia limlando, kiu estas de ĉiuj direktoj facile trafike atingebla. Ĝi estas i.a. naskiĝloko de Oskar Schindler, fama savinto de judoj dum la dua mondmilito, kun kies vivo vi povas konatiĝi en la urba muzeo. La urbo havas sendube multon interesan por proponi dum via restado. Pli detale vi povas informiĝi en la oficiala retpaĝaro, kiu funkcias ankaŭ esperantlingve. Vizitindas nepre ankaŭ pitoreska renesanca urbo Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo, kaj aliaj vidindaĵoj.
Ni do elkore invitas vin veni por konvinkiĝi kaj malkovri ne nur la muzeon mem, sed ankaŭ la urbon kaj ĝian ĉarman ĉirkaŭaĵon kaj amikiĝi kun la lokaj esperantistoj!
Vian viziton sincere ĝojatendas Muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA
(KONTAKTO: muzeo (heliko) esperanto.cz)
Muzeo_prospekto1.jpg (846.61 kB) | |
Muzeo_prospekto.2.jpg (1011.71 kB) | |
Starto_2008_muzea_numero.pdf (1.3 MB) |