Kontaktoj:
La ĉefenirejo al la domo troviĝas el flanko de la ĉefplaco, ne de la ŝoseo!
Enirpago kaj malfermohoroj:
La enirbiletoj (kontraŭ 10,– CZK – ĉ. 0,5 Eŭro) haveblas TUTJARE
Se vi deziras esperantlingvan akompanon kaj kontaktiĝi kun la lokaj esperantistoj, bv. ĝustatempe antaŭe skribi al svitavy(heliko)esperanto.cz aŭ telefoni al +420 604 377 616.
Dume ni bonvenigas vin almenaŭ virtuale en nia Fotogalerio kaj en nia multmediaj albumoj en Ipernitio.
Ĉe la supra adreso eblas ankaŭ mendi romantikan tranokteblecon rekte en la supra parto kaj turo de la muzeo (entuta kapacito 8 litoj: 1 unulita, 1 dulita ĉambro kaj duĉambra 2– kaj 3-lita apartamento, ĉiuj kun komuna duŝejo kaj necesejo;akvoboligilo, mikroonda forno, fridujo kaj vazaro disponeblas).
Aldonendas, ke la domo (do ankaŭ la ĉambroj) estas posedaĵo de la urbo, do la mono estas enkasigata de ĝi (ne de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Muzeo).
Atentigo!! De la 1-a ĝis la 2-a etaĝo gvidas relative kruta ŝtuparo, do ĝi ne taŭgas por personoj kun movproblemoj.
Pluan eblecon de tranokto ni ofertas en nove rekonstruita
apartamenta pensiono „Bárta“ kun komplete ekipitaj
kuirejoj – en historia domo sur la ĉefplaco, en senpera najbareco de
Esperanto-Muzeo. Fotogalerio videblas en la retejo de la pensiono. Speciala prezo
kaze de mendo pere de nia muzeo: 350,– CZK/persono/nokto. Proksimuma kurzo:
1 Eŭro = 27 CZK (ĉeĥaj kronoj).
La urbo Svitavy facile atingeblas el
ĉiuj direktoj per diversaj trafikiloj. I.a. ĝi situas sur la ĉefa rekta
trajnlinio inter Prago kaj Brno (2 horojn for de Prago kaj 1 horon for
de Brno
Ne nur la urbo mem, sed ankaŭ ĝia ĉirkaŭaĵo ofertas multajn allogaĵojn por via restado.
Kadre de via intereso ni volonte helpos vin organizi ĝin.