Jen ni invitas vin al spektado de iu el de vi elektitaj videoprezentoj – de 2 polaj kaj 4 ĉeĥaj geaŭtoroj – publikigitaj en 2023.
Inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2023 realiĝis renkontiĝo okaze de inaŭguro de la nova ekspozicio 90 jaroj de Esperanto en Svitavy kaj 15 jaroj de la Esperanto-Muzeo. La gastoj sendube ne enuis dum la tuta semajnfino.
Inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2023 okazos en Svitavy tradicia semajnfina renkontiĝo, kun inaŭguro de la nova ekspozicio „15 jaroj de la Esperanto-Muzeo“ kaj „90 jaroj de Esperanto en Svitavy“ kaj kun bunta akompana prelega kaj kultura programo. Vi estas kore invitataj! Kaj kio ĉio atendas vin?
Inter la 3-a kaj la 5-a de septembro 2021 okazis en la muzeo tradicia semajnfina renkontiĝo kun bunta programo. Ĝia parto estis ankaŭ inaŭguro de la nova tema ekspozicio „Universalaj Kongresoj“.
Pro nuntempaj koronvirusaj limigoj Esperanto-renkontiĝoj povas okazadi bedaŭrinde nur virtuale. Unu el ili estas regulaj kunvenoj, kiujn pere de Skajpo ekde novembro 2020 realigas Esperantista Klubo en Brno. La 26-an de januaro 2021 ĝia prezidanto Miroslav Malovec prelegis pri Esperantlingvaj eldonejoj kaj bibliotekoj – kaj internaciskale, kaj kun speciala atento al la situacio en Ĉeĥio. La ĈEA-Biblioteko, situanta en la Ottendorfer-Domo en la sidejo de la Esperanto-Muzeo, estas kompreneble ankaŭ pritraktita.
Laŭnome Aŭtuna, astronomie Malfrusomera renkontiĝo en nia muzeo okazos inter la 4-a kaj la 6-a de septembro 2020. Ĉi-jare ne okazos kutima inaŭguro de la nova ekspozicio, ĉar pro la koronkrizo la nunan ne povis vidi sufiĉe da vizintantoj.Tamen por vi preparatas interesa kleriga, kultura kaj turisma programo kaj ebleco renkonti malnovajn kaj novajn geamikojn.
La 30-an de junio 2020 la ĝisnuna direktorino de UMG kaj unu el kunfondintoj de la Esperanto-Muzeo Blanka Čuhelová emeritiĝas. Jen bona okazo por danko pro ŝia tutviva laboro kaj pro grava subteno de nia projekto.
Malgraŭ numtempaj limigoj de la internacia turismo ni ĝoje informas vin, ke ekde junio la muzeo denove malfermis sian pordon kaj elkore invitas vin al vizito! Ĉeĥio estas konsiderata kiel epidemiologie stabila kaj sekura lando kaj ekde la 1-a de julio jam estas nuligita neceso porti maskojn kaj en eksteraj, kaj en internaj spacoj.
En la periodo, kiam la pordo de la muzeo devas resti fermita, ni invitas vin al ĝi almenaŭ pere de filmetoj, muzikaj programeroj kaj kolektaj fotogalerioj. Bv. eniri – ie ajn sur la terglobo vi nun estas!