Biblioteko
Biblioteko

Invito al Esperanto-aranĝoj en Ĉeĥio en 2013

Jen listo de la plej gravaj Esperanto-aranĝoj interesaj ankaŭ por vi, eksterlandaj gastoj! Tri el ili okazos rekte en la urbo Svitavy, kiu estas tre bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj. Eble iu el la aranĝoj kongruos kun viaj ĉi-jaraj vojaĝplanoj! Estu elkore bonvenaj ĉe ni!

15.-21.4. TRADICIA PRINTEMPA LINGVA SEMINARIO EN BOHEMIA PARADIZO (75km nordoriente de Prago) Antaŭtagmeza lingvoinstruado diversgrada, posttagmeze ekskursoj al ĉarma ĉirkaŭaĵo, ripozo, banlokaj proceduroj, manlaboraj atelieroj, vespere amuzo, filmprojekciado, ludoj, kantado kun gitaro ktp Okazloko: familieca pensiono ESPERO en Skokovy Eblas ev. veni ankaŭ por malpli da tagoj, kotizo por tagnokto (tranokto+plena pensio) nuraj 25 eŭroj + kontribuo por organizaj kaj elspezoj (krom ekskursoj) – laŭvola minim. 10 eŭroj

Info: Jindřiška Drahotová, drahotova(heli­ko)esperanto.cz

8.-9.6. MUZEA NOKTO EN ESPERANTO-MUZEO SVITAVY

Inaŭguro de la nova ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“ kun riĉa akompana kultura kaj kleriga programo, partopreno en programo de la apuda Urba Muzeo kaj Galerio, urbotrarigardo de Svitavy, dimanĉe duontaga busekskurso al la renesanca kastelo en Moravská Třebová aŭ ekskurso laŭ individua prefero (Litomyšl, Polička. k.a.)

Info: muzeagrupo(he­liko)esperanto­.cz

3.-10.8.2013 LA 63-A KELI-KONGRESO EN SVITAVY

interkona vespero, prelegoj, ekumena diservo, kantado, koncertoj, ekskursoj al Litomyšl kaj Polička k.a. Pliaj informoj kaj aliĝilo elŝuteblas en keli.chez.com/

Info: Pavel Polnický, polnicky(heli­ko)quick.cz

27.-29.9. TRIOBLA SOLENAĴO EN SVITAVY

  1. 5jara naskiĝtago de Esperanto-Muzeo Svitavy
  2. solenaĵo omaĝe al 80 jaroj de ekzisto de Klubo de geamikoj de Esperanto en Svitavy
  3. Urba Sanktvenceslaa solenaĵo

Sabate: programo en la muzeo, senvualigo de monumento ĉe Esperanto-arbo, inaŭguro de la vojaĝekspozicio „Montpintoj de Eŭropo“ de Ján Vajs (Slovakio) en Urba Muzeo, partopreno en bunta kultura solenaĵprogramo enurbe (inkluzive vingustumadon), prelego pri UK en Rejkjaviko, dancvespero kun tombolo Dimanĉe antaŭtagmeze: Solena kultura kaj kleriga programo en la muzeo

Info: muzeagrupo(he­liko)esperanto­.cz

25.-28.10.2013 KON­FERENCO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO EN NYMBURK (45 km oriente de Prago) pinta jararanĝo de ĈEA kun labortraktadoj, temaj seminarioj, programoj kultura, amuza kaj ekskursa (urbotrarigardo, fakultative kastelo Loučeň kun tuteŭrope unika labirinta parko aŭ banloko Poděbrady) Pliaj informoj troveblas en Kalendaro de aranĝoj

Info: cea(heliko)es­peranto.cz

Dum via vojaĝado al Ĉeĥio ne forgesu utiligi servojn de gastigantoj de PASPORTA SERVO. Aŭ vi povas kontakti klubojn aŭ delegitojn en la urboj, kiujn vi deziras viziti!

Vi povas konsulti ankaŭ daŭre aktualigatan KALENDARON DE ARANĜOJ en www.esperanto.cz.

Ni sincere antaŭĝojas vin!

  • padv-

  • publikita 4. 3. 2013
  • 1231 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi